|
|
La Gastocentro:
Hotelo kaj Programoj por Grupaj Vizitoj
Proksima al
Jerusalemo kaj Tel-Avivo, tamen ĝuanta pitoreskan lokon, nia
nemultekosta hotelo ofertas allogan bazon por turismado en Israelo, vizitado
de la vilaĝo kaj/aũ partopreno en la programoj. Hotelĉambroj
estas bone projektitaj, klimatizitaj, kaj vastaj, ĉiu kun sia aparta
enirejo kaj privata balkono. Estas haveblaj ejoj kaj nutrado por kunvenoj,
seminaroj aũ aliaj aranĝoj . Ekstera naĝbaseno estas malferma
dumsezone. La hotelo bonvenigas individuajn vojaĝantojn kaj grupojn. Por
dumtagaj vizitgrupoj kaj tranoktantaj, estas aranĝebla enkonduka
prezentado de la Pacoazo, inkluzive videofilmon kaj diskutojn kun oazano.
Vizitoj povas inkluzivi diversajn agadojn kaj programojn. Ĉiuj vizitoj aũ
programoj devas esti interkonsentitaj sufiĉe antaũe kun la
Gastocentro.
|
|