La Komunumo Infan Lernejo Porpaca Lernejo  Gastocentro 
Centro por Spirita Plureco Asosioj de AmikojTio, kion diras aliaj pri la Pacoazo

 

 

 


La Porpaca Lernejo

La Porpaca Lernejo(PPL) estis starigita en 1979 kun la celo gvidi preteretendadon de eduka laboro. La PPL asimilas la principojn, sur kiuj la Komunumo estis fondita per engaĝigado en alfrontiĝada laboro inter araboj kaj judoj. Tiu laboro estas inspirata laũ vizio de humana, egaleca kaj justa socio. La celo de la alfrontiĝadoj estas evoluigi la konscion de la partoprenantoj pri la konflikto kaj ilia rolo en ĝi, same kiel ebligi al ili esplori kaj evoluigi sian identecon per interagado unu kun la alia.

La Porpaca Lernejo gvidas la sekvajn programojn:.

  1. Alfrontiĝadaj laborkunsidoj pri la konflikto por judaj kaj palestinanaj junuloj en Israelo
  2. Alfrontiĝadaj laborkunsidoj, dumserva trejnado kaj seminaroj por plenkreskulaj grupoj, inkluzive   
  3. instruistojn, ĵurnalistojn, advokatojn, socilaboristojn kaj universitatajn studentojn.
  4. Alfrontiĝada laboro inter civitanoj de Israel kaj Palestino kune kun palestinaj Neregistaraj Organizoj(NRO-oj).
  5. Kursoj por trejni gvidantojn de diskut-grupoj.
  6. Ĉiujaraj kursoj por bakalaũroj kunlabore kun kvar israelaj universitatoj.
  7. Kursoj por plenrajtigi arabinojn kaj judinojn.
  8. Kursoj por trejnado (pri la propraj labormetodoj) de eksterlandanoj.
  9. Alfrontiĝoj por levi la konscion pri konfliktoj interne de grupoj en socio araba kaj juda.

La supraj programoj estas gvidataj kaj diskutigataj fare de kuna jud-palestinana personaro. Tiuj gvidantoj de diskut-grupoj havas profesian trejnadon en la sciencoj sociaj kaj behaviorismaj, kaj ili estas aparte trejnitaj por labori kun enkonfliktaj grupoj. Dum multaj jaroj da spertado, inkluzive intensan agadesploron, la Lernejo evoluigis edukadan aliron, kiu metas emfazon sur tiajn elementojn kiel rilatojn per povo kaj kiel la esploradon de etnaj kaj naciaj identecoj.

Ĝis la jaro 2002, proksimume 35,000 gejunuloj vizitis la alfrontiĝadojn de la Porpaca Lernejo. Tricent plenkreskuloj estis ricevintaj trejnadon en la sperto regi konfliktojn: multaj el tiuj personoj nun aktivas en aliaj organizoj, kiuj okupiĝas pri socia ŝanĝo. La PPL fondis en 1999 esplorcentron, kies celo estas dokumenti kaj esplori la laboron gviditan de la PPL kaj de organizoj, kiuj okupiĝas pri la alfrontiĝon jud-araban, kaj ankaũ ĝenerale studi rilatojn jud-arabajn. Estontece la PPL planas fondi postbakalaũrajn studojn de prikonfliktaj kaj pripacaj studoj, gvidotajn surloke. La lernejo ricevis lokan kaj internacian renomom pro siaj atingoj, inkluzive prestiĝajn aljuĝaĵojn kaj premiojn. Publikaĵoj priskribantaj ĝiajn specialajn labormetodojn nun estas haveblaj en la araba, la hebrea, kaj la angla. 

 

sfp_partic1199.jpg (11436 bytes)  sfpart2.jpg (15818 bytes)  womens_course2.jpg (19786 bytes)  sfpstaff0200c.JPG (55659 bytes)