|
|
Doumia ~ Sakina:
Centro por Plureca Spirito
Aparte sur
agrabla angulo de la montetpinto troviĝas la Domo de Silento (Beth
Doumia /Bayt Sakina); loko por kontemplado, meditado aũ preĝado.
Por Vi,silento (doumia) estas laũdado. (Psalmo 66,2). La Domo de
Silento provizas komunan sanktejon al ĉiuj homoj, malgraũ dividoj
de kredo kaj kulturo. Inspirite de la entrepreno, okazas seminarioj kaj
studotagoj por kontemplado kaj esploro pri la rolo de spiritaj kaj etikaj
valoroj en edukado kaj en la antaũenigo de paco. Teamo laboradas
por evoluigi tiujn kaj pluajn agadojn en Centron por
Plureca
Spirito,
karmemore al la fondinto de la PO Bruno Hussar. Krom la jam ekzistanta Domo
de Silento estas planata dua konstruaĵo destinota por krei spacon por
renkontiĝoj, preĝado, aũ silenta izoliĝo.
|
|