|
|
La Komunumo
La Pacoazo estas kooperativa vilaĝo el judoj kaj
palestinaj araboj, ĉiuj de israela civitaneco. Situanta samdistance de
Jerusalemo kaj Tel-Aviv-Jafo, la Pacoazo estis fondita komence de la 1970-aj
jaroj sur terpeco dekomence luita de la apuda Monaĥejo Latrun. Ĝis
la jaro 2002, en la vilaĝo estis loĝintaj 40 familioj, kaj pliaj 10
familioj estis konstruantaj siajn hejmojn.
La anoj de la Pacoazo montradas la eblon de
kunekzistado inter judoj kaj palestinanoj per evoluigo de komunumo bazita sur
reciproka akceptado, respekto kaj kunlaboro. Demokratie regata kaj posedata
de siaj anoj, la komunumo ne estas ligita al iu ajn politika partio aũ
movado. La Pacoazo realigas sian vizion per diversaj filioj: Infanvartejo,
Infanĝardeno kaj Elementa Lernejo, Porpaca Lernejo, La Gastocentro, kaj
La Centro por Spirita Plureco.
|
|