Infanvartejo, Infanĝardeno
kaj Elementa Lernejo
La ideo krei
edukan strukturon por esprimi la Pacoazajn idealojn de kunekzistado kaj
egaleco naskiĝis kune kun la unuaj infanoj de la komunumo. La ideo realiĝis
laũ la formo de dunacia infanvartejo, kiun baldaux sekvis infanĝardeno
kaj elementa lernejo. Post kelkjara funkciado, tiuj filioj estis malfermitaj
ankaũ al infanoj de ekster la vilaĝo. Hodiaũ la lernejo kaj la
infanĝardeno havas enregistritaj 278 infanojn, el kiuj 90 elcentoj venas
el ĉirkaũaj arabaj kaj judaj komunumoj.
La eduka organizo
de la Pacoazo estas la sole plena jud-palestinana dulingva porinfana eduka
programo en la lando. Ĝia unika aliro al edukado komenciĝas en la
infanvartejo kaj infanĝardeno. La judaj kaj palestinanaj instruistoj ĉiuj
parolas al ĉiuj infanoj en siaj propraj lingvoj. De frua junaĝo
la infanoj komencas evoluigi en si konscion de siaj identeco, kulturo kaj
tradicioj. Estas etoso de malfermeco kaj toleremo, kiu instigas la infanojn
kompreni, akcepti kaj estimi unu la alian.
La eduka organizo
de la Pacoazo estas regata de kelkaj ĉefaj principoj:
v
Egala
partopreno de judoj kaj palestinanoj en la administrado kaj instruado.
v
Provizo de laũnatura
konstanta kadro, kiu ebligas ĉiutagan alfrontiĝadon inter la
infanoj de la du popoloj.
v
Uzo kaj de la
hebrea kaj de la araba kiel medioj de instruado por ĉiuj infanoj.
v
Prizorgo de
la memidenteco de ĉiu infano per la transdono de konoj de lia/ŝia
propra kulturo kaj tradicio, dum kiam oni inokulas konon kaj respekton por la
kulturo kaj tradicio de la alia popolo.
La Ministerio de
edukado licencis la infanĝardenon en 1992, kaj poste la lernejon en
1993. En 1997, la Ministerio atribuis al la elementa lernejo la statuson de
“eksperimenta lernejo,” tiel agnkoskanta ĝian eblan valoron por servi
kiel imitinda modelo. Tio konformas al nia espero, ke la edukaj principoj
evoluigitaj en la lernejo povas esti aplikeblaj sur aliaj terenoj de
miksita loĝantaro en Israelo. Ni opinias, ke, provizado de la
infanoj per eduka medio, kiu antaũenigas komprenon inter la du popoloj,
estas esenca paŝo sur la vojon al stabila paco.
|