Tio, kion diras aliaj pri la Pacoazo
Ŝimon
Peres,
antaũa Ĉefministro (dum vizito en la vilaĝon): “Al la
Pacoazo - elstara loko en Israelo; insulo de paco, kiu kreos kontinenton de
paco.”
Faisal
al-Husseini,
palestinana estro: “Mi ŝatus vidi la tempon, kiam tia afero estus
ne nur inter la palestinanoj kaj la israelanoj, sed inter ĉiuj popoloj
en la Mezoriento.”
Hillary Rodham
Clinton (dum
vizito en la vilaĝon): Dankon por la dividado kun ni de via
sindediĉo al paco kaj Dio benu vian laboron.”
Farid - Wajbi
Tabari,
membro de la Islama Plej Alta Kortumo: “Mi sentas min spirite levita por vidi
kiom la Pacoazo estas farinta por antaũenigi veran kunekzistadon inter
diversaj komunumoj de nia amata lando.”
Zalman Shoval, israela ambasadoro en Vaŝingtono:
“La registraro de Israelo alte taksas la bonegan laboron de tiu unika vilaĝo
kaj opinias, ke ĝi faradas kontribuon al la popolbaza
reciproka komprenado inter judaj kaj arabaj israelanoj kaj al paco.”
Martin Indyk, usona ambasadoro, (dum
vizito en la vilaĝon): “Via laboro estas esenca por la estonto de
Israelo, la palestinanoj kaj la araba mondo. Vi estas inspirfonto al ni ĉiuj,
ĉar vi donas al ni esperon strebi al paco. Neniam cedu.”
Teddy Kollek, antaũa urbestro de
Jerusalemo: “Ekzemplo de tio, kion oni povas fari por pliproksimigi la
du komunumojn.”
Anton Shammas, palestina
verkisto: “Estas ĉiam riske esti logata de metaforoj, precipe en
la Mezoriento, sed tiuj, kiuj loĝas en tiu ĉi “Pacoazo”
sukcesis atingi la neeblan rifuzinte esti logataj, ili estas
konkretigintaj metaforon. Ni, kiuj ankoraũ vagas en la
dezerto, envias ilin.”
Elie Wiesel, laũreato de la
Nobela Pacpremio: “Kiam judoj kaj araboj kuniĝas, kunlaboras,
kunloĝas, ili kreas sian propran miraklon: la Pacoazo estas tia
miraklo - ĝi meritas nian plej varman apogon, ĉar ĝi pravigas
niajn plej altajn esperojn.”
Taher Ben Jalun, marok-franca
verkisto: "La Pacoazo: la komenco de konatiĝo kaj dialogo.
Ekzemplo kaj simbolo por la estonto; por la estonto de la palestina popolo en
ĝia lukto por justeco kaj vivado en paco kaj digno;
por la estonto de la israela popolo, kiu devus akcepti
kunvivadon kun la palestina popolo en kadro de justeco kaj reciproka
respekto."
Chaim Herzog, antaũa Prezidento
(dum vizito en la vilaĝon): “Ne estas alternativo, krom la
situacio de mia naskiĝloko en Belfasto, al kunvivado en paco.”
Samuel W.
Lewis,
antaũa usona ambasadoro al Israelo: “Efektiviĝas la baza
fakto, ke araboj kaj judoj povas vivi kaj labori kaj studi kune en
harmonio. La Pacoazo meritas la apogon de ni ĉiuj, kiuj sopiras
kaj laboras por paco en la Mezoriento."
Shlomo Lahat, antaũa urbestro de
Tel-Avivo (letere): “Dum niaj tag-al-tagaj vivoj ni estas plenaj je aũdado
de eleganta babilado pri valoroj kaj idealoj. Aliflanke, ni
dum la lastaj jaroj malsatadis pri vera pionira agado - tia estas
via laboro. Mi ankoraũ ne plene sorbis la profundan sperton, al kiu mi
submetiĝis dum mia lastasemajna vizito al via komunumo. Ne ofte mi
renkontis personojn, kies agadoj estis tiom admirindaj.”
|